Recenzoj

Rezultoj de la literatura konkurso Verda Plumo-2012

Karaj geamikoj,
ni ĝojas komuniki al vi, ke estis kalkulitaj la poentoj, kiujn ricevis dum la voĉdonado kadre de dua etapo de la konkurso la recenzoj, kiuj gajnis en la unua etapo. Krome la honoran mencion de la organizantoj ricevas Klara Ilutoviĉ pro la recenzo "Pri “Esperanto kaj Vivo” de V.V. Samodaj".

Do, jen estas la gajnintoj:

La 1-a loko (16 voĉoj) estas aljuĝita al Vladimir Opletajev pro la recenzo "Ne nur lecionoj". Li ricevos de la eldonejo Impeto monpremion, diplomon kaj libropremion.



La 2-a loko (12 voĉoj) estas aljuĝita al Jorge Camacho pro la recenzo "Malpretertempe". Li ricevos de la eldonejo Impeto diplomon kaj libropremion.



La 3-a loko (9 voĉoj) estas aljuĝita al Zdravko SELEŠ pro la recenzo "NOVA REALISMO DE MIKAELO BRONŜTEJN AŬ ETA TRAKTATO PRI LEGANTO". Li ricevos de la eldonejo Impeto diplomon kaj libropremion.

Gratulojn al la gajnintoj!

Konkurso de la literaturaj recenzoj: dua etapo

Finiĝis la unua etapo de konkurso, kie partoprenas literaturaj recenzoj por la libroj de eldonejo Impeto.
Organizantoj de la konkurso decidis plilongigi la duan etapon ĝis la 15-a de decembro 2012.

Laŭ la rezultoj de la unua etapo la plej multajn voĉojn kolektis sekvaj recenzoj:

1. Recenzo kun la titolo "Malpretertempe" de Jorge Camacho pri la libro "Moskvaj sonoriloj. Antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj", Impeto, 2007
2. Recenzo kun la titolo "Ne nur lecionoj" de Vladimir Opletajev pri la libro "Lecionoj por knabo", Mikaelo Bronŝtejn, Impeto, 2009
3. Recenzo kun la titolo "NOVA REALISMO DE MIKAELO BRONŜTEJN AŬ ETA TRAKTATO PRI LEGANTO" de Zdravko SELEŠ pri la libro "Urbo Goblinsk", Mikaelo Bronŝtejn, Impeto, 2010

Kiu gajnu dum la dua etapo decidas demokratie ĉiuj el vi, sendante al la respondeculo pri la konkurso Dima Ŝevĉenko (retumanto@gmail.com) retmesaĝon, kie vi indikos: sian nomon, landon, la meritan recenzon kaj unulinie klarigos la elekton.

Redakcioj de “REGo”, “Scienco kaj Kulturo” kaj "Impeto" rajtas aljuĝi unufoje 5 poentojn al ajna el tiuj ĉi tri recenzoj.

La aŭtoroj, kies recenzoj okupos la unuajn tri lokojn ricevos diplomojn kaj librodonacojn de eldonejo Impeto.
La gajninto ricevos 100 eŭrojn.

Malpretertempe

Moskvaj sonoriloj

Jorge Camacho

Malpretertempe[1]

Moskvaj sonoriloj. Antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj, eld. Rusia Esperantista Unio kaj Impeto, Moskvo, 2007, 159 p., ISBN 9785716101395.

Jen antologio de poemoj fare de anoj de la “moskva skolo” de la esperanta poezio. Ĉu tia skolo ekzistas? Laŭ la antaŭparolo de la kompilinto Nikolao Gudskov, jes ja, kaj ĝi ekformiĝis fine de la 1950aj jaroj kaj daŭras ĝis nun. Tiu vidpunkto ne kongruas kun mia kompreno de la etikedo “skolo”, kia ĝi estas uzata por rakonti la historion de la esperanta literaturo. Laŭ mia kompreno, “skolo” estas la nomo donata al aro da homoj pli-malpli samlokaj kaj sam-epokaj, ofte sed ne nepre samgeneraciaj, kaj sen devigo havi skolestro(j)n. Konataj ekzemploj estas la t.n. skoloj budapeŝta, skota kaj, se oni permesas ke mi mem tion menciu, ibera, kiun ĝiaj anoj preferas nomi simple “la ibera grupo”. La geografia kaj tempa proksimecoj ebligas intensan kaj fluan kunlaboradon, komunajn trajtojn, interefikojn, kunprojektojn. Ŝajnas do ke Gudskov uzas la koncepton “skolo” malpli strikte – aŭ eble ne, kiel ni vidos poste.
La libro estas dividita en 4 partojn kun iom bizaraj subtitoloj: Genezo (t.e. Deŝkin, Hohlov, Nekrasov kaj Logvin), Profetoj (Gusev, Tornado, Samodaj, Ĥoves, Tonti, Lubjanovskij, Bronŝtejn, Lukjanec kaj Novikova), Nova testamento (Melnikov, Povorin, Giŝpling, Vysokovskij, Naumov, Ilutoviĉ, Ĉajka/Dadaev kaj Arosev) kaj Epistoloj (Aroloviĉ, Besĉastnov, Edelŝtejn, Gonĉarov, Gonĉarova, Gudskov, Ĥmelinskij, Zisman, Zlotnikova plus “la kabeintoj” Basko, Iljina, Jakovlev, Motylova, Rjabov kaj Soljakova/Barabaŝka). Rilate la ordon, Gudskov skribas: “Mi strebis respeguli la kronologian ordon, laŭ kiu la prezentataj poetoj eniris la esperantlingvan kulturon” – aŭ, kiel mi dirus, la esperantan mondeton.

Ne nur lecionoj

Mikaelo Bronŝtejn
Lecionoj por knabo
Noveloj originale verkitaj en Esperanto
Moskvo: eldonejo “Impeto, 2009. – 128 paĝoj
ISBN 978-5-7161-0199-9

NOVA REALISMO DE MIKAELO BRONŜTEJN AŬ ETA TRAKTATO PRI LEGANTO


Mikaelo Bronŝtejn: „URBO GOBLINSK“,
Eldonejo „Impeto“, Moskvo 2010

Goblinsk Kion legas averaĝa literatur-amanto? Kiuj temaoj, motivoj, rakontoj plej bone konvenas al plimulto? Mi asertus: ia speco de eskapisma literaturo – tiu kiu ofertas ion alispecan, esceptan; esceptajn lokojn, sciojn, esceptajn personojn, esceptajn travivaĵojn, esceptan amon aŭ esceptan suferon, esceptan ordinarecon malantaŭ kiu sin kaŝas escepta rakonto aŭ escepta sekreto pri iu momento de feliĉo aŭ de amo aŭ de inspiro … Escepte! Ĉar ni vivas ordinare, normale, eble grize kaj enue, leporkore – ne eksponante sin ĉar ni ne estas stultaj kiel don Quijote aŭ Emma Bovary, ni konas la lokon al ni destinitan, sed tamen ni amas tiun esceptecon kiun la literaturo ofertas: eĉ tiam kiam ni ne identiĝas kun ĝi, kiam ni verdire ne fuĝas al alies vivoj, ilia eksciteco (vera eksciteco aŭ ekscita potenco de amo, de malamo, de kompato, memoro, de kio ajn) amuzigas, antaŭ ĉio, kaj iufoje inspiras – ni bezonas tiun impulseton de eta fido je potenco de deziro, de volo esti pli bona aŭ almenaŭ alia. Vere, tiu leganto ne estas malbona!

“Tra malhelo ĝojiga sunradia stri’…”

ElkoreKlara Ilutoviĉ
Elkore. Poemaro
Moskvo: Impeto, 2012
ISBN 978-7161-0238-5

Recenzo de Svetlana Konjaŝova

Pri konkurso de literaturaj recenzoj mi eksciis el LG N160/12. Mi neniam skribis recenzon, sed volas diri kelkajn bonajn vortojn pri poemaro “Elkore” de Klara Ilutoviĉ, aperinta ĉe “Impeto” en 2012. Antaŭnelonge mi preskaŭ samtempe tralegis tri virinajn poemarojn: unu el ili – “Elkore” de Klara Ilutoviĉ, du aliaj – “Vagante tra la mondo maltrankvila” de Nadija Hordienko-Andrianova, HEA, Budapeŝt, 1987 kaj “Elektitaj versaĵoj” de Mari Under, eldono de EA de Estonio en Tallinn, 1929, kaj mi ekvidis kiom multe da komunaj trajtoj havas la libroj, ekz.: virina rigardo al la mondo, trapenetreco kaj… tristo.

“Ho, Poezio,
Id’ de l’ emocioj,
La homa sorĉa, hela fantazio!” (N. H.-A.)

La titolo mem “Elkore” jam akordas kun verslinioj de Mari Under: “…tiuj kantoj estas la plej belaj, plej sanktaj, sent-abundaj kaj elkoraj…” (“Soneto”). Poemoj de Klara Ilutoviĉ estas rave belegaj, tristaj, sed helaj kaj kortuŝaj.

La poemaron malfermas ciklo de poemoj pri Esperanto “Vivu la verda stel’”. “Kion diri?” (poemo el la ciklo). Nur citi: “Esperanto – mia plifeliĉigilo!” (“Al Esperanto”).

Temo “Tempo” estas ĉiam altiranta atenton, ĉiu poetino uzis la temon. Tempo ĉe K. Ilutoviĉ:
“Horoj iras, tagoj kuras, jaroj flugas
Ĉiam for, nehaltigeble, sen kompat’”.
(Poemo “Tempo” el la dua ciklo “Eĉ ne sonĝis nia saĝular’”)

Tralegitaĵo asociiĝas kun aliaj verslinioj:
“Kaj ĉi minutoj de l’ kontakt’ intima kun naturo
ja povos ripetiĝi plu neniam en futuro,
ĉar forflugadas ĉiuj tagoj ondsimile,
senĉese, senrevene kaj por ĉiam…”
Aŭ:
“Kaj tiel preterpasas jar’ post jaro, -
neeltenebla estas kalendaro:
ĉu oni povas ja eviti sian faton,
kiu neniam konas la kompaton?”
(Nadija Hordienko-Andrianova)

Kajto. Originalaj poemoj

KajtoMikaelo Bronŝtejn: Kajto. Originalaj poemoj. Moskvo 2009, Impeto, 176 p.
(ISBN 978-5-7161-0196-8)

Poŝformata broŝuro kun ŝajne gajiga surkovrila desegnaĵo: nudpieda knabo ekŝvebigas ruĝan kajton lazurĉielen, samtempe li kvazaŭ retiretas ĝin. Ĉu ne bildigo de la ĉefaj emocioj esprimotaj en la poemkolekto? Mi legu kaj enpensiĝu!

La versaĵoj grupiĝas laŭ dek subtemoj, nome “Mi estas kiel vi”, “Forgesitaj melodioj”, “Mesaĝoj por geamikoj”, “Vojaĝo al Internacia Festivalo”, “Kanto por muzikalo La Eta Princo” , “Germania taglibro”, “Elpensita amo (dek du poemetoj por ***)”, “Paŝteloj de Vilno”, “Krokizoj el la kongresejo” kaj “Por plenkreskuloj kaj por infanoj”.

Ne estas nerimarkebla ia tristeco, traserpentumanta la unuopajn ĉapitrojn malgraŭ surfaca rideto, ŝercado, humuro en kaj malantaŭ la vortoj. Ofte, enmeze ankaŭ de serena etoso, oni sentas sin retirita, eĉ reĵetita en mornan animstaton: la poeto aŭ ekmemoras mallumajn travivaĵojn politikrilatajn aŭ li atentigas pri la propra maljuniĝo. Sed - ĝuste tiuj tavoloj de pens(ig)ado elradias certan fieron kaj memkonfidon kaj modestecon kaj la senton de aparteneco al tiu nia vivo (p. 162):

Necertaj rilatoj
en sombra malhel’.
Scivolaj konatoj
kun stulta malhelp’,
hontiga fifamo,
ĵaluzo, envi’ ...
Vi estas la amo,
kaj mi apartenas al vi.

La loĝata insulo de Arkadij kaj Boris Strugackij

La loĝata insulo de Arkadij kaj Boris Strugackij, skribita en 1968, esperanta tradukaĵo de Mikaelo Bronŝtejn eldonita de «Impeto» en la 2004-a jaro.

Elektis mi tiun libron ĉar tre plaĉas al mi legi sciencfikciajn romanojn. Multe da ili estas en la katalogo de Impeto, kaj preskaŭ ĉiuj estis verkitaj de la fratoj Strugackij el Rusio, kiujn mi ne konis antaŭe. Mi elektis unu el la plej grandaj, kaj inter ili, unu el la plej malnovaj, por bone kompreni la universon de la verkistoj.

PRI LA POEMARO "VESPERE" DE MIKAELO GIŜPLING

Vespere. Nova poemaroMikaelo Giŝpling
Vespere. Nova poemaro
Impeto, 2008

La nova poemaro de Mikaelo Giŝpling allogas la legonton ekde la unua kontakto, pere de sia belega kovrilo, kiu prezentas pentraĵon de la fama rusa pentristo Isaak Levitan (1860-1900). Ne temas pri simpla ornamaĵo aǔ pri alloga komerca prezentado de libro. Tiu ĉi pentraĵo (kiu nomiĝas "Vespera sonorado") reaperas ene de la libro, en la poemserio titolita "En la arta galerio". Tie, la aǔtoro prezentas 10 pentraĵojn de Levitan, kiujn li ilustras per siaj poemoj. Plej ofte, la grafikisto estas tiu kiu ilustras poemaron kaj kreas kovrilon, enkondukantan en la etoson de la poemaro. Sed ĉi-foje la poeto estis inspirita de 10 pentraĵoj kaj ilustris ilin. Por la kovrilo, la eldonejo elektis tiun el la pentraĵoj, kiu plej bone difinus la tutan etoson de la libro. Ankaǔ la titolon de la libro bone rilatas kaj al la titolo de la kovrila pentraĵo, kaj al la anima pejzaĝo de la poeto.

Neperfortita historio

recenzo de Marie-France Conde Rey

Dek tagoj de kapitano Postnikov, de Mikaelo Bronŝtejn, Moskvo, Eldonejo “Impeto”, 2010

Verki historian romanon estas tute aparta stilekzerco. La leganto avidas je nerefuteblaj faktoj kaj volas samtempe lerni pri personoj kaj epoko kaj plezuriĝi per enmergiĝo en iaman etoson. La verkisto emas fantazii pri neokazintaj renkontoj kaj neregistritaj dialogoj. Alexandre Dumas; kiu abunde provizis tiun ĝenron en la franca, iam diris: Oni rajtas perforti Historion, kondiĉe ke oni naskigu belan infanon.

Abonrilatu enhavo