Uzanta ensaluto |
Rezultoj de la literatura konkurso Verda Plumo-2012Karaj geamikoj, Do, jen estas la gajnintoj: La 1-a loko (16 voĉoj) estas aljuĝita al Vladimir Opletajev pro la recenzo "Ne nur lecionoj". Li ricevos de la eldonejo Impeto monpremion, diplomon kaj libropremion.
Gratulojn al la gajnintoj!Konkurso de la literaturaj recenzoj: dua etapoFiniĝis la unua etapo de konkurso, kie partoprenas literaturaj recenzoj por la libroj de eldonejo Impeto. Laŭ la rezultoj de la unua etapo la plej multajn voĉojn kolektis sekvaj recenzoj: 1. Recenzo kun la titolo "Malpretertempe" de Jorge Camacho pri la libro "Moskvaj sonoriloj. Antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj", Impeto, 2007 Kiu gajnu dum la dua etapo decidas demokratie ĉiuj el vi, sendante al la respondeculo pri la konkurso Dima Ŝevĉenko (retumanto@gmail.com) retmesaĝon, kie vi indikos: sian nomon, landon, la meritan recenzon kaj unulinie klarigos la elekton. Redakcioj de “REGo”, “Scienco kaj Kulturo” kaj "Impeto" rajtas aljuĝi unufoje 5 poentojn al ajna el tiuj ĉi tri recenzoj. La aŭtoroj, kies recenzoj okupos la unuajn tri lokojn ricevos diplomojn kaj librodonacojn de eldonejo Impeto. MalpretertempeJorge Camacho Malpretertempe[1] Moskvaj sonoriloj. Antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj, eld. Rusia Esperantista Unio kaj Impeto, Moskvo, 2007, 159 p., ISBN 9785716101395. Jen antologio de poemoj fare de anoj de la “moskva skolo” de la esperanta poezio. Ĉu tia skolo ekzistas? Laŭ la antaŭparolo de la kompilinto Nikolao Gudskov, jes ja, kaj ĝi ekformiĝis fine de la 1950aj jaroj kaj daŭras ĝis nun. Tiu vidpunkto ne kongruas kun mia kompreno de la etikedo “skolo”, kia ĝi estas uzata por rakonti la historion de la esperanta literaturo. Laŭ mia kompreno, “skolo” estas la nomo donata al aro da homoj pli-malpli samlokaj kaj sam-epokaj, ofte sed ne nepre samgeneraciaj, kaj sen devigo havi skolestro(j)n. Konataj ekzemploj estas la t.n. skoloj budapeŝta, skota kaj, se oni permesas ke mi mem tion menciu, ibera, kiun ĝiaj anoj preferas nomi simple “la ibera grupo”. La geografia kaj tempa proksimecoj ebligas intensan kaj fluan kunlaboradon, komunajn trajtojn, interefikojn, kunprojektojn. Ŝajnas do ke Gudskov uzas la koncepton “skolo” malpli strikte – aŭ eble ne, kiel ni vidos poste. Ne nur lecionojMikaelo Bronŝtejn NOVA REALISMO DE MIKAELO BRONŜTEJN AŬ ETA TRAKTATO PRI LEGANTO
Kion legas averaĝa literatur-amanto? Kiuj temaoj, motivoj, rakontoj plej bone konvenas al plimulto? Mi asertus: ia speco de eskapisma literaturo – tiu kiu ofertas ion alispecan, esceptan; esceptajn lokojn, sciojn, esceptajn personojn, esceptajn travivaĵojn, esceptan amon aŭ esceptan suferon, esceptan ordinarecon malantaŭ kiu sin kaŝas escepta rakonto aŭ escepta sekreto pri iu momento de feliĉo aŭ de amo aŭ de inspiro … Escepte! Ĉar ni vivas ordinare, normale, eble grize kaj enue, leporkore – ne eksponante sin ĉar ni ne estas stultaj kiel don Quijote aŭ Emma Bovary, ni konas la lokon al ni destinitan, sed tamen ni amas tiun esceptecon kiun la literaturo ofertas: eĉ tiam kiam ni ne identiĝas kun ĝi, kiam ni verdire ne fuĝas al alies vivoj, ilia eksciteco (vera eksciteco aŭ ekscita potenco de amo, de malamo, de kompato, memoro, de kio ajn) amuzigas, antaŭ ĉio, kaj iufoje inspiras – ni bezonas tiun impulseton de eta fido je potenco de deziro, de volo esti pli bona aŭ almenaŭ alia. Vere, tiu leganto ne estas malbona! Pri la paĝaroTiu ĉi paĝaro estas bazo por organizi diversajn konkursojn, kiuj rilatas al la Esperanto-literaturo. ATENTU LITERATURAN KONKURSONEn 2012 “Impeto” havos 20 jarojn. Dum tiuj jaroj la eldonejo aperigis 129 librojn en kaj pri Esperanto. Okaze de la venonta jubileo, ni organizas konkurson de literaturaj recenzoj. Partopreni ĝin povas ajna esperantisto, kiu sendos recenzon pri ajna libro de “Impeto” al la konkursa adreso. Recenzoj povas esti jam publikigitaj, novaj, kun subskriboj de veraj nomoj aŭ de pseŭdonimoj. Ni atendas literaturajn recenzojn, t.e. ke ili unuavice malfermu sencon de la verko aŭ ĝia parto, klarigu problemojn, kiujn levis la aŭtoro, montru aktualecon (aŭ ne) de la verko, faru komparon kun aliaj aŭtoroj. Alklaku por vidi paĝon kun la voĉdonado |