Ne nur lecionoj

Mikaelo Bronŝtejn
Lecionoj por knabo
Noveloj originale verkitaj en Esperanto
Moskvo: eldonejo “Impeto, 2009. – 128 paĝoj
ISBN 978-5-7161-0199-9

La moskva eldonejo “Impeto” ofertis en 2009 al ŝatantoj de la Esperanta literaturo novan volumon de la konata verkisto el Rusio Mikaelo Bronŝtejn. Ĉi tiu nova kolekto de liaj noveloj originale verkitaj en Esperanto komenciĝas per dediĉa linieto, kiu malkovras, ke – nekredeble! - la aŭtoro estas jam sesdekjaraĝa, sed kontraste al la majesta jubilea viv-evento la libro senpretende kaj modeste titoliĝas “Lecionoj por knabo” kvazaŭ ĉi tiu titolo origine ligus en unu daŭra kaj eventoriĉa linio la jarojn de la infanaĝo al la nuna glora pinto de homo matura, deziranta kiel sentruda rakontisto peri siajn vivospertojn al tiuj, kiuj ŝatas sorbi ilin de vivpulsa aŭtenta atestanto. Ankaŭ la desegnaĵo sur la kovrilpaĝo fare de la pentristo Vjaĉeslav Te sugestas implicite ĉi tiun longan vojon ekde fruaj primaveraj ĝis neeviteble aŭtunaj vivperceptoj.
La libron prefacas poeziaj gratulmesaĝoj al “ĉampiono de l’ verkad’”de moskvaj aŭtoroj, kies kurta gratulapelo antaŭ la jubileanta kolego ne povas kaj ne intencas bilanci lian plurjardekan krean vojon, sed atribuas ian speciale festan etoson al la tuta kolekto konsistanta el ok diverstemaj noveloj.
Temoj, kiujn frontas Bronŝtejn en la novelaro, fontas el liaj personaj travivaĵoj, kiujn li eksponas al legantoj per la okuloj de ŝajne senpartia observanto. Sed tio estas nur ŝajna distanciĝo, ĉar efektive la aŭtoro ĉiam ĉeas. Kun la avangarda brigado li descendas en karbominejon, spertas la senesperajn vivkondiĉojn en la kruda epoko de la sovetia desupra konsumdistribuo kaj ĉiopova partia regado, de mizeraj familiaj kondiĉoj kaj malpacaj interparencaj kolizioj li venigas siajn legantojn sur socian fundon, kie azilas senhejmuloj kaj despere senmonumas povraj elĉerpitaj homoj, kie senhontuloj senskrupule banditas en fetoraj urbaj kortoj. Kelkaj noveloj estas datigitaj per la jaro 2001, kaj sekve ili prezentas la bildojn el la vivperiodo de baldaŭ ruiniĝonta evoluinta socialismo ĝis la apero de kooperativoj kaj novrusoj dum longaj tumultaj jaroj de ĉiaspeca malstabiliĝo: socia, ekonomia kaj disorientiĝo morala.
Du novelojn “Lecionoj por knabo” kaj “La unua instruistino” Mikaelo Bronŝtejn prezentas aŭtobiografie, retrorigardante en sian propran infanaĝon, de sur la nunaj aĝaj altaĵoj de jam grizhara sesdekjara homo esperanta, ke “la priskribataj okazintaĵoj... eble povus suflori ion utilan al la nuntempa knabaro...”. Sed, kredeble, eĉ ne nur “la nuntempa knabaro”, male la samaĝuloj de la verkinto legantaj la “Lecionojn” povas nostalgie remergiĝi en la mondon de propraj infanaj kaj adoleskaj travivaĵoj, ĉar subite ĉiu eksa bubo povas trovi sur paĝoj de la novelaro tre intimajn ideojn kaj eventojn, kiuj viziiĝas elinterlinie kiel tre similaj propraj spertoj el jam rapide foriĝantaj junaĝaj tagoj. Se la aŭtoro celis similan idean identĝon kun siaj legantoj, li faris tiudirekte tre sukcesajn salutindajn paŝojn.
Bronŝtejn estas majstro de dialogoj. Liaj protagonistoj el amaspopola medio interkompreniĝas freŝlingve, nature, ofte sen apartaj riverencoj al etiketaj normoj. Estas interese sekvi la popolan parolinventemon, kiun la verkisto trakribras el la reala ĉirkaŭo kaj poste trafe enbuŝigas al siaj plumpersonoj senskrupule ŝatantaj malavari elvokivajn substantivajn epitetojn, inter kiuj “kokinaĉo”, “bastardo”, “despotino”, “ŝtipulo” ne troviĝas en la vico de la plej drastaj. Legante la interparolojn de Stasik kaj Baba Nataŝa, de Stasik kaj Andrej Iljiĉ (paĝoj 61-63) aŭ de la brigadestro Boris Ŝiman kaj la partiestro Levakov (paĝoj 79– 80) oni havas impreson de reale plastika interveno en la vivo de ĉi tiuj homoj kvazaŭ ili estus al ĉiuj delonge kaj bone konataj aŭ daŭre loĝus ie apude najbare.
La eldirojn de siaj herooj la aŭtoro ofte spicas per rusaj idiomaĵoj atribuantaj specife neripeteblan fonon, foje neordinaran kaj spritan foje eble ne tute kompreneblan al nerusdevenaj legantoj: “Julka ... en ĉerko volus vidi tiun ĝardenon”, “Stepan Antonoviĉ, sen tri minutoj pensiulo”, “Sekvis sovaĝa rideksplodo”, “Ili estis vidintaj lin antaŭ cent jaroj”, “Spartak” kontraŭ “Flugiloj”, “ La kompanio forbalaiĝis ĉe vespero”. Ofte aperas piednote glosoj; ili helpas la legantojn pli bone penetri en traktatajn cirkonstancojn kun tiutempaj lingvaj, slangaj, objektaj kaj ĉiutagaj realaĵoj. En la libro abundas gerolantoj; iuj havas asimilitajn nomojn kiel Viktoro, sed por plimulto la aŭtoro uzas nacilingvajn nomojn skribitajn jen en trannsskriba formo: Haljka, Fejgele jen en transliterita varianto: Sveta, Soneĉka.
Mikaelo Bronŝtejn lerte kaj inventeme aplikas la celadjektan kaj predikativan infinitivojn, sed fojfoje infinitiva propozicio povas efiki iom peze, ekz. “Ili akceptas silente defendi sin antaŭ forkuri” (paĝo 27). Atinginte la lastan paĝon, traleginte la novelojn atentema leganto povas ankaŭ alproprigi por aktiva uzado la ŝatatajn vortetojn de la aŭtoro “iel-tiel” kaj “versimile”. Tajp- aŭ komposteraroj praktike mankas, ili hazardas kaj ne ĝenas trude, ekz. “Ni disiras, akompanate niajn knabinojn”( paĝo 27).
“Lecionoj por knabo” estas libro, por kiu malindas loko en forgesataj nemoveblaj libroŝrankoj. Ĝi volas esti dorlotata de la manoj amikaj, de la okuloj literaturĝuaj de tiuj legantoj, kiuj soifas ne nur interesajn peripetiojn sed ankaŭ vivigan kaj majstran lingvaĵon. Ĉion ĉi vi povas trovi sub la kovrilpaĝo de ĉi tiu leg-enda novelkolekto.


Vladimir Opletajev, Rusio, Surgut
Februaro 2012

"Kelkaj noveloj estas

"Kelkaj noveloj estas datigitaj per la jaro 2001, kaj sekve ili prezentas la bildojn el la vivperiodo de baldaŭ ruiniĝonta evoluinta socialismo..."

Fakte, socialismo jam ruiniĝis jardekon pli frue...

Jes, temas pri la lastaj

Jes, temas pri la lastaj jardekoj antaux 2000.
V.Opletajev

Ŝajnas, ke la recenzanto

Ŝajnas, ke la recenzanto sukcesis kapti la humoron de la aŭtoro.