NOVA REALISMO DE MIKAELO BRONŜTEJN AŬ ETA TRAKTATO PRI LEGANTO


Mikaelo Bronŝtejn: „URBO GOBLINSK“,
Eldonejo „Impeto“, Moskvo 2010

Goblinsk Kion legas averaĝa literatur-amanto? Kiuj temaoj, motivoj, rakontoj plej bone konvenas al plimulto? Mi asertus: ia speco de eskapisma literaturo – tiu kiu ofertas ion alispecan, esceptan; esceptajn lokojn, sciojn, esceptajn personojn, esceptajn travivaĵojn, esceptan amon aŭ esceptan suferon, esceptan ordinarecon malantaŭ kiu sin kaŝas escepta rakonto aŭ escepta sekreto pri iu momento de feliĉo aŭ de amo aŭ de inspiro … Escepte! Ĉar ni vivas ordinare, normale, eble grize kaj enue, leporkore – ne eksponante sin ĉar ni ne estas stultaj kiel don Quijote aŭ Emma Bovary, ni konas la lokon al ni destinitan, sed tamen ni amas tiun esceptecon kiun la literaturo ofertas: eĉ tiam kiam ni ne identiĝas kun ĝi, kiam ni verdire ne fuĝas al alies vivoj, ilia eksciteco (vera eksciteco aŭ ekscita potenco de amo, de malamo, de kompato, memoro, de kio ajn) amuzigas, antaŭ ĉio, kaj iufoje inspiras – ni bezonas tiun impulseton de eta fido je potenco de deziro, de volo esti pli bona aŭ almenaŭ alia. Vere, tiu leganto ne estas malbona!

Sed, kion li faros kun „Urbo Goblinsk“. Ja ĝi ne apartenas al la plej disvastigita populara „ĝenro“ – ĝi ne estas fantazio, ĝi ne estas parfumita kaj dekorita, ĝi ne prudentigas, sed fiodoras kiel malmultekosta vodko (verdire senodora), fiodoras kiel fabrikhaloj kaj grizeco de la ordinara vivo. En urbo Goblinsk estas 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, dum kiuj en ekssocialismaj landoj okazas privatigo de komuna posedaĵo, aŭ transiro el socialismo/komunismo al kapitalismo, kiam sociaj posedaĵoj fariĝas proprietaĵo de individuoj, t.e. de homoj estintaj la plej elturniĝemaj – legu: la plej malhonestaj kaj la plej fortaj – jen Sovaĝa Okcidento en eŭropa Oriento. Malmultaj ekssocialismaj landoj, ŝajnas al mi, evitis tion, kaj en tiuj okazaĵoj kreiĝis grandaj sociaj kontrastoj kaj ruiniĝis socia kohereco. Ne ekzistas vera aŭtoritato, neniu obeas leĝojn, aŭ oni kreas leĝojn kiuj ebligas misuzon. Danĝera tempo. Kadro kiu demoralizas, des pli se la leganto vivas en tiuj landoj kaj pli volonte legus ion konsolan, ion nerealisman. Ĉar, kvankam la ĉefheroo (se oni povas tiel diri) estas nia homo, esperantisto, t.e. homo de espero kaj morala ulo, nur naivulo supozas ke la romano finiĝos per heppyendo. Cetere, la romano ne estas hazarde titolita „Urbo Goblinsk“ , nome, kiel tion citas la aŭtoro, Goblinoj laŭ Vikipedio estas: „etrangaj estaĵoj de la angla mitologio, similaj al homoj, sed malpli altaj, monstraspektaj kaj malicaj. Tre rapidaj kaj agresemaj. Kapo de G. similas tiun de ĉevalo, la okuloj estas flavaj kun vertikala pupilo, la oreloj estas longaj, la barboj – kojnoformaj. Tiujn ĉi estaĵoj posedas dentojn kaj ungegojn bestajn.“ Kaj Goblinoj, aŭ laŭ kroata verkisto Marin Držić: mishomoj – regas. Kaj, vi kredu, iliaj apetitoj en ĉi tiaj tempoj plifortiĝas; ekssocialisma socio por ili estas sveda tablo de kiu ili povas preni kion ajn ili volas – kun eta interpuŝado kun aliaj ŝarkoj.
Mi skribas ĉion ĉi tiel ke ŝajnas ke la temao kaj la okazaĵoj en la romano estis interesaj por mi. Ja, ĝi estis interesaj. Interesaj masohisme ĉar ankaŭ tio estas parto de leganta sperto. Nome, mi memorigu vin pri tiel nomata kritika realismo, kies verkistoj esperis ke priskribo de la realo ankaŭ servos al ĝia modifado, ke homoj konsciiĝintaj kia vere estas la realo ion faros por ĝin plibonigi. Tial en la romano mi vidas iun novan realismon, novan socian kritikon, kiu eble …aŭ eble ne? Kaj la masohismo situas en tio, ke mi rekonis mian negativan sperton, sed min feliĉigas la fakto ke mi ĝin kundividas kun aliaj homoj. Tial min „konsolis“ rakonto pri veraj „ŝoseaj rabistoj“ en Rusujo; almenaŭ tion ni en Kroatio ne havis, kvankam post la milito ni estis sufiĉe armitaj.
En iu parto de la romano mi eĉ bone amuziĝis. Temas pri la ĉapitro okazanta la 7-an de novembro 199…, dum mitingo festanta datrevenon de Granda oktobra revolucio. Okazis tio dum antaŭbalota tempo kaj multaj volis eluzi la okazon.
„Sub la ĉeenireja viziero de la urbodomo forte tenis megafonon ĉebuŝe la urbestro Petrovskih, ĉirkaŭita de kolegaramaseto.
– Kamaradoj! – lia multsperta voĉo de iama propagandestro enbatadis la vortojn en la amason, malsekiĝantan sube. – Kamaradoj! Nur de ni dependas la sorto de nia urbo! Ni ne permesu al malhonestaj personoj uzurpi la regon super nia kara urbo! Mi insistas, ke ĉiu, kiu ne estas indiferenta por sia sorto kaj por la sorto de siaj familianoj, nepre venu decembre al la balotoj kaj faru ĝustan elekto! Pacan kaj satan vivon mi promesas al vi, kaj vi scias ke mi, diference de aliaj kandidatoj, plene respondecas pri miaj promesoj!..
– Ne, sinjoroj! Voĉdonu por la unio de la dekstraj fortoj! – el inter la amaso ekkriis junulino en ŝika mantelo. – Ni scias, kiel fari vin riĉaj!
– Riĉaj! Bonfartaj! Ni scias! – subtenis ŝin dika junulo, evidente, ŝia akompananto. – Ĉiuj estu riĉaj!
– Ne kredu la dikulon! Ŝtelisto li estas! – aŭdiĝis ies voĉo el buba kompanieto, staranta dekstre de la ŝtuparo. – Voĉdonu por la liberal-demokratoj! Minorov estas nia urbestro! Minorov!
– Mi-no-rov! Mi-no-rov! – organizite ekskandis la bubaro.
– Ĉi-iuj ili estas ŝtelistoj! – akute kriis avinjo kun nigra ombrelo, tordata de la vento.
Ial ĝuste tiu ĉi krio entuziasmigis la tutan amason.
- Ŝte-li-stoj! Ŝte-li-stoj! Ŝte-li-stoj! – blekis la pensiularo, kvante la plej granda ĉi tie, kaj la pli juna parto de la mitingantoj pretervole subtenis, superante la organizitan amaseton de liberal-demokratoj. Ŝte-li-stoj!“

En la romano okazaĵoj estas „ordinaraj“ kaj malbelaj, espero de leganto renkonti heroon kaj prosperon estas malgranda, sed tamen oni legas plu, oni iras al la fino kun dividitaj sentoj – ĉu la romano servas por katarso, ĉu ĝi donas esperon aŭ vekas revolton, se nin jam ne amuzas ĉi griza rakonto. Leganto, vi tralegu mem; viaj atendoj, via legado, respondos parte al via demando kiu estas vi mem, kaj malplektiĝo de la romano akcentos tion ankoraŭ pli: ĉu vi estas kontenta kaj ĉu vi atendis tian finon, demandu vin; kaj mi povus, laŭ via respondo al vi diri kiu kaj kia vi estas. Sed, ion mi scias jam nun: se vi legas, vi ne estas mishomo, vi ne estas Goblino – ili ja ne legas alian krom borso-sciigojn, post ilia ekregado en Goblinsk. Legu do, legu, naiva masohisto, mia kara samideano!


Zdravko SELEŠ, 2011
“Tempo” N-ro 211, oktobro 2011