Kajto. Originalaj poemoj

KajtoMikaelo Bronŝtejn: Kajto. Originalaj poemoj. Moskvo 2009, Impeto, 176 p.
(ISBN 978-5-7161-0196-8)

Poŝformata broŝuro kun ŝajne gajiga surkovrila desegnaĵo: nudpieda knabo ekŝvebigas ruĝan kajton lazurĉielen, samtempe li kvazaŭ retiretas ĝin. Ĉu ne bildigo de la ĉefaj emocioj esprimotaj en la poemkolekto? Mi legu kaj enpensiĝu!

La versaĵoj grupiĝas laŭ dek subtemoj, nome “Mi estas kiel vi”, “Forgesitaj melodioj”, “Mesaĝoj por geamikoj”, “Vojaĝo al Internacia Festivalo”, “Kanto por muzikalo La Eta Princo” , “Germania taglibro”, “Elpensita amo (dek du poemetoj por ***)”, “Paŝteloj de Vilno”, “Krokizoj el la kongresejo” kaj “Por plenkreskuloj kaj por infanoj”.

Ne estas nerimarkebla ia tristeco, traserpentumanta la unuopajn ĉapitrojn malgraŭ surfaca rideto, ŝercado, humuro en kaj malantaŭ la vortoj. Ofte, enmeze ankaŭ de serena etoso, oni sentas sin retirita, eĉ reĵetita en mornan animstaton: la poeto aŭ ekmemoras mallumajn travivaĵojn politikrilatajn aŭ li atentigas pri la propra maljuniĝo. Sed - ĝuste tiuj tavoloj de pens(ig)ado elradias certan fieron kaj memkonfidon kaj modestecon kaj la senton de aparteneco al tiu nia vivo (p. 162):

Necertaj rilatoj
en sombra malhel’.
Scivolaj konatoj
kun stulta malhelp’,
hontiga fifamo,
ĵaluzo, envi’ ...
Vi estas la amo,
kaj mi apartenas al vi.

El la kompreno, ke Venkas ofendojn la temp’ kaj Aŭtun’, viaj vokaj ventoj / en for’ antaŭ mi koboldas.../ Finiĝas nia somero,/ sed sentoj ne oldas Bronŝtejn ĉerpas novajn fortojn por voke aŭ provoke vortumi eĉ jelpe, boje, se trovus li tion konvena: La vortojn trovi. L’ pensojn formi. Alie l’ viv’ ne bonas por mi.
Kaj tiun sindefion li plenumas kun favora fervoro. Aparte menciindas la ĉapitro Kantoj por muzikalo „La Eta Princo“ (p. 95 – 108), kie li ĉarme poeziigas interalie la floron, la puton, la reĝon, la vulpon:

Servu min, etulo
kun humil’.
Vartu min
en amo kaj adoro,
ĉar en forgeso
tuj velkas mi.
Kaj trovos puton la anim’
kun hela akva pur’,
ja estas put’ en dezerto, amik’
por puraj koroj nur.
- Sed ĉu obeas ĉio ĉi
l’ ordonon vian reĝan?
- Obeas, jes ĉar ankaŭ mi
obeas mian leĝon!

Provu vidi per la koro preter iluzi’ –
la plej gravan per okuloj ne rimarkas vi.

Vi trovas en la poemaro impresojn de diversaj esperantistaj aranĝoj, kiujn Bronŝtejn partoprenis kaj, mi supozas, plivigligis per sia kantado; vi renkontas kune kun li gravulojn el nia verda mikromondo, observas ilin fizionomie kaj sekvas la fluan, eble pro tio ankaŭ supraĵan, karakterizadon (Tiu mia kontraŭstaro koncernas la strofon D.B., p. 146; Bronŝtejn mem pekas kontraŭ sia maksimo, p.8: ja diras spegula vitro / nenion pri virt’ aŭ malvirto). En Mesaĝoj por gemlike la poeto revokas kunestadojn kun amataj, ŝatataj personoj (ekz. Saluton el Tiĥvin, Spomenka). Li ankaŭ liveras ion por konsoli la esp-aron pro neagnosko flanke de la vasta publiko (p. 13):

Ĉar la atakoj kontraŭ ni,-
eĉ malspritaj, -
signifas nur, ke estas ni
rimarkitaj!
Kaj se rimarkas nin publik’ -
jen espero,
ke plu progresas, ho, amik’,
la afero!

Jes, eĉ la afero stilfigura progresas, kiel pruvas kelkaj ĉi-rilataj atentigoj pri la lingva arto enkajte. Poet-intuicie aŭ frenez-laborante M.B. sukcesas emocie pliŝargi siajn versojn per kelkaj retorikaj ruzaĵoj (kies nomoj ja estas registritaj en koncernaj fakvortaroj):
Senmoka mokversaro (21); Aperu aperte (23); Ekhurlas cent voĉoj, cent sentoj impetas (24); Sobra mia cerbaĉ’, ankaŭ mia anim’ malsobra nun kapablas ekvivi en kuna impet’ labore (27); Ŝajnis kara la Kara-Dago (31); Miras la muroj (34); Vesto – Laboro – Mono – Revo – Mistero (42); Jubileas vi, do mi jubilas (66); Samideana, sampensa, samĝoja, sampana (74); Kiam nadlo nadlon kaptos en horloĝ’ (85); Ebrieta brito (86); Versa versio (94); Elpensaĵ’ jam foras, do - elpensu novan (134); Barbare berbera (148); Venta vant’ (155); Cikatro inter sen kaj kun (156); Ne senespere diras mi (156); Dum mia vivo mi fajfis pri rangoj, postenoj, fajfus mi plu ankaŭ nun, sed forfalis la dentoj (160)
.

Lingvo-ludado ialoke ŝajnas funkcii nur, se oni aŭskultas la bardon kantantan, ĉar dum pura legado oni, almenaŭ mi, ne tuj kaptas la bezonatan ritmon resp. akcentadon, se “angulaj rimoj” (TD) perturbas la comparison (Eble, impetas koncentre, / mi por kompreni vin, kaj ne / palpi la vojon necerte / per meditad’ tutsemajne; p.124). Sed mi koncedas, ke por plezurigaj celoj tia “anguligo” vere taŭgas: Ĉu mi povus almenaŭ esperi, ke / mia tre diboĉema destin’ /
en muzeon de Otto von Guericke / senpripense venigos min? (p.87).

Do, estimata Mikaelo Bronŝtejn, akceptu mian gratulon. Viaj poemoj instigas al konsciiĝo pri la vivaj esperoj kaj disreviĝoj, ili donas impeton ekflugigi similan, propran kajton:

Tra l’ tuta homa gento
ekregas vivavido,
kaj cedas nun prudento
al rido kaj senbrido.
(p.170)

Till Dahlenburg (Germanio)
"Literatura Foiro" N-ro 243, februaro 2010