Malpretertempe

Moskvaj sonoriloj

Jorge Camacho

Malpretertempe[1]

Moskvaj sonoriloj. Antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj, eld. Rusia Esperantista Unio kaj Impeto, Moskvo, 2007, 159 p., ISBN 9785716101395.

Jen antologio de poemoj fare de anoj de la “moskva skolo” de la esperanta poezio. Ĉu tia skolo ekzistas? Laŭ la antaŭparolo de la kompilinto Nikolao Gudskov, jes ja, kaj ĝi ekformiĝis fine de la 1950aj jaroj kaj daŭras ĝis nun. Tiu vidpunkto ne kongruas kun mia kompreno de la etikedo “skolo”, kia ĝi estas uzata por rakonti la historion de la esperanta literaturo. Laŭ mia kompreno, “skolo” estas la nomo donata al aro da homoj pli-malpli samlokaj kaj sam-epokaj, ofte sed ne nepre samgeneraciaj, kaj sen devigo havi skolestro(j)n. Konataj ekzemploj estas la t.n. skoloj budapeŝta, skota kaj, se oni permesas ke mi mem tion menciu, ibera, kiun ĝiaj anoj preferas nomi simple “la ibera grupo”. La geografia kaj tempa proksimecoj ebligas intensan kaj fluan kunlaboradon, komunajn trajtojn, interefikojn, kunprojektojn. Ŝajnas do ke Gudskov uzas la koncepton “skolo” malpli strikte – aŭ eble ne, kiel ni vidos poste.
La libro estas dividita en 4 partojn kun iom bizaraj subtitoloj: Genezo (t.e. Deŝkin, Hohlov, Nekrasov kaj Logvin), Profetoj (Gusev, Tornado, Samodaj, Ĥoves, Tonti, Lubjanovskij, Bronŝtejn, Lukjanec kaj Novikova), Nova testamento (Melnikov, Povorin, Giŝpling, Vysokovskij, Naumov, Ilutoviĉ, Ĉajka/Dadaev kaj Arosev) kaj Epistoloj (Aroloviĉ, Besĉastnov, Edelŝtejn, Gonĉarov, Gonĉarova, Gudskov, Ĥmelinskij, Zisman, Zlotnikova plus “la kabeintoj” Basko, Iljina, Jakovlev, Motylova, Rjabov kaj Soljakova/Barabaŝka). Rilate la ordon, Gudskov skribas: “Mi strebis respeguli la kronologian ordon, laŭ kiu la prezentataj poetoj eniris la esperantlingvan kulturon” – aŭ, kiel mi dirus, la esperantan mondeton.

Sekvas biografiaj informoj pri la aŭtoroj kaj konciza bibliografio ne nur de la “moskva poezia skolo” (t.e. el la periodo ekde la fino de la 1950aj) sed fakte de aŭtoroj el ĉiuj kvar sekcioj, de Deŝkin (n. 1891) ĝis Arosev (n. 1979). Laŭ la indikoj de naskiĝloko mi ne ĉiam certas ĉu temas pri aŭtoroj nur rusaj aŭ ĉu ankaŭ pri ukrainaj k.a.
Kiuj estis la redaktokriterioj? Ni legu el la antaŭparolo: “Precipe la libron eniris poemoj, originale verkitaj en Esperanto, ĉar ĝuste ili montras personecon de la aŭtoro. Nur esceptokaze, se la aŭtoro tute ne verkis originale, sed liaj verkoj gravas por evoluo de la poezia stilo aŭ iel aliel aparte rimarkeblas, oni trovos ĉi tie tradukojn el la rusaj kaj alilingvaj originaloj.” Mi ne bone komprenas kion povas aldoni poemoj ruslingve verkitaj de Puŝkin en 1827 kaj 1829 en traduko fare de Edelŝtejn en 1991, des pli ĉar mi trovas la esperantigojn stile neglektindaj, kontraste kun tiuj far Ĥoves (1901-1968) el aŭtoroj supozeble samtempaj je li; sed tute nepravigebla mi trovas la inkludon de la tradukoj far Zisman el Alfons de Lamartin[2] (tiel en la libro), apoteoz’ de elizi’, malpoezi’ kaj apostrof’, aŭ el la al mi absolute nekonata aŭtoro Drununa, kiun makulas eĉ du-apostrofaj substantivoj: *neglekt’-mien’, *grand’-medal’.
Same forigindaj estas poemoj kun lingvaj kaj stilaj malglataĵoj, kun versoj kiel “Adiaŭ, la Esperantujo, / adiaŭ mia bela land’!” (Lukjanec, p. 68) aŭ “Ne gravas pli nenio ol Jesuo” (Basko, p. 130; Nenio gravas plie ol Jesuo). Pliaj elsarkindaj eraroj: la ĝena “ĝis kiam” anst. simpla “ĝis” (p. 80, 115) aŭ la uzado de u-modo tuj post la vorteto “por”: “Do por ne sonu” (p. 75; Por ke; Do ke), “por belu fajrera tango” (p. 94; ke belu), “por / herede ĝin infanoj portu” (p. 114; por / ke ĝin infanoj plue portu). Krome, kion signifas “cindra carej’ karbona” (p. 94)?; ĉu “la kora Orient’ ” (p. 8) ne devus esti “la fora Orient’ ”?; kaj “smaragde” (p. 12) – “smeralde” (aŭ eble temas pri glosinda arĥaismo)? Glosindas ankaŭ “plakatoj” (p. 17; afiŝoj), “gvidoroj” (p. 52, 58; gvidantoj, estroj?), “muĵike” (p. 118; kiel rusa kamparano), “smajlis” (p. 123; ridetis – tamen ĉu sone t.e. hihie, aŭ sensone?). Fine, mi ne komprenas la uzon de la litero y en esperantaj transskriboj, eĉ apud ĉapelitaj literoj: Ĉeboksary, Motylova, Vysokovskij. Kiel oni prononcu tiojn?
Nu, por reveni al la elektokriterioj, kaj kiel prave skribas Zlatoje Martinov en kurta recenzo[3], “antologion oni faras por publike prezenti la plej konatajn, maturajn kaj estetike disvolvitajn poetojn, ne la komencantojn kaj simplajn talentulojn!”.
Dua kriterio: “Kie eblis, por la kolekto estis elektataj verkoj, publikigitaj en ne tre facile atingeblaj periodaĵoj aŭ tute ne publikigitaj antaŭe; nur se tio ne eblis, estis farataj represoj el libraj eldonaĵoj. Tial oni ne nepre trovos en la libro la plej konatajn poemojn de famaj aŭtoroj. Malpli konataj poetoj, sed indaj por pli vasta kono, foje ricevis malproporcie multe da spaco.” Tamen iuj ĉi-libraj poemoj legeblas en la dua eldono de la Esperanta Antologio (EA)[4], nome: Prolegomeno (Hohlov, p. 11), Jaroj kuras, jaroj flugas kaj Tutan vivon mi silentis (Samodaj, p. 38, 39). Koncerne ĉi lastan, konsistantan el 8 vladimiroj[5], la du versioj kelkdetale malsamas: jen, ekzemple, kio fariĝas el la vladimirfina verso “sola ve-repento” de la EA-versio:

Kia estis mia gajno
pro la mut-silento?
Da feliĉo – eĉ ne grajno,
nure ve’ kaj pento.

Cetere, miaopinie la ĉi-libra poemo La homo, de Tornado (p. 36), meritus la lokon okupatan de lia Kanto pri la amo en EA.
Rilate la temojn, dominas ia melankolio pro la tempopaso, pro la forpaso de juno, de amo… Recenzante la antologion[6], Baldur Ragnarsson skribis ke ĝenerale “la rusaj poetoj pli inklinas al sentoriĉaj esprimmanieroj ol al intelektaj abstraktaĵoj” kaj ke “emocia pulsado pli ol io alia karakterizas la vivon de tiuj poemoj”: “amo, tristo, esperoperdo, despero, simple kaj sendevie esprimitaj sentoj”. Prave. Aliaj oftaj temoj estas la urbo Moskvo kaj, idiomisme, la lingvo Esperanto kaj Esperantujo mem, jam de Deŝkin, Hohlov, Nekrasov ktp ĝis la nuntempo, kiel en jena forme leĝera kaj plaĉe ironia soneto de Bronŝtejn (p. 66):

Venas vokoj kaj mokoj el Esperantuj’,
ŝrikaj pikoj, prudentaj kritikoj.
Venas em’ por respondi al ĉiuj kaj tuj,
sed aŭtuno malhelpas, amikoj…

Kio bone kongruas kun plia kriterio: “Specialan atenton mi koncentris je poemoj, dediĉitaj al aliaj poetoj kaj problemoj de poezia arto, – por montri fadenojn de tradicioj en la poezia evoluo.” Tiajn ni trovas sur p. 11-12, 43, 63-64, 88 (vidu poste).
Enestas ankaŭ poemoj politikaj, konkrete komunismaj, kiel tiuj de Nekrasov (p. 16) kaj la tre atentinda poeto Gusev (p. 27-32), kaj post- aŭ preter-komunismaj kiel ĉe Bronŝtejn (p. 58-59):

Mia prezidento,
dum mi vin elektis,
vi, trans mia dorso,
ruze reton plektis.

Parenteze pri Bronŝtejn, liaj poemoj eĉ en softa lego sonas kiel kantoj (evidente ankaŭ aliaj poemoj estas kantoj, ekzemple Velura sezono, de Povorin, p. 81). Kaj se paroli plue pri humuro, leganto trovos ankaŭ ŝercojn en versoj sur p. 78-79 (verdire, la solaj plene sukcesaj poemoj de Melnikov, tro katenita de la moskva formalismo).
Kiun skolon, kiun stilon prezentas do ĉi antologio? Ni legas pri Naumov, en la librofina biografia parto ( p. 147), ke la “ĝenerala stilkaraktero de lia originala poezio iom proksimigas ĝin al kreado de E. Miĥalskij (kio ja estas escepto en la Moskva poezia skolo, tradicie – ekde Deŝkin kaj Hohlov – pli inklina al maniero de rusaj klasikuloj de la 19-a jc. kaj simbolistoj).”
Supozante ke la antologio reprezentas taŭge la verkarojn de moskvaj versistoj laŭlonge de multaj jardekoj, mi havas la impreson trovi en ĝi ĝuste tion, lingve ali-vestitan daŭrigon de rusa tradicio. Kaj kiam tiu ĉi kolizias kun la tradicio de la klasika Esperanto-poezio (Parnasa gvidlibro, la platena duopo Kalocsay-Waringhien kaj parnasismo ĝenerale), niaj moskvaj aŭtoroj senhezite esprimas lojalecon al la rusa klasikismo. Ekzemplo: la tiel nomata “aborta rimo” (jen specimeno far Tonti sur p. 48):

Memorigas grizaĵ’ pri terura
sanga ŝtorm’ de l’ patria milito…
Ne, ne farbos la harojn tinkturo,
malgraŭ mok’ aŭ ridetoj kaŝitaj!!

Se mi bone komprenis, tiajn kvazaŭrimojn defendas pasie Hohlov (p. 11-12):

Ah – kial Esperanto ne havas la daktilajn,
dorlotajn rusajn rimojn – simbolojn de la am’,
kolorajn rusajn vortojn, rubenajn kaj berilajn,
karesajn en la kanto, kortuŝajn en deklam’!

Ankaŭ la ludema Bronŝtejn (p. 63-64):

Sekve, plendoj plenveaj
pri nur puraj rimparoj
iras kontraŭ la stato
de l’ realo afera.

Kaj Giŝpling (p. 88):

Ĉe nia manko de rimeblaj vortoj
lasante for la manieron snoban
surmetu, Muzo, hejman lozan robon
kaj benu min per rimoj eĉ abortaj!

Kial kontentiĝi per duonaj rimoj?, oni povus demandi. Kial ne rezigni entute pri rimoj? Kredeble, ĉar tio lokus la moskvajn poetojn for de la komuna modelo. Temas do ne pri strebo al poetika libereco (oksimoro!) sed pri konstanta, persista provo adapti la lingvon Esperanto al la rusa muldilo[7]. Jen la hoko en la ezoko! Ne tiom ia moskve rusfona skolo de la E-literaturo, sed E-lingva fako aŭ sekcio de la rusa klasika poezio!
Reparenteze: Oni povus akuzi pri io simila la iberan grupon, nome pri imitado, paŭsado ktp de poetikaj modeloj hispanaj. Tamen ni, almenaŭ mi, deiris unuflanke de konsciaj aŭ nekonsciaj modeloj hispanlingvaj kaj parte ankaŭ ali-lingvaj (i.a. arabaj kaj finnaj), kaj ali-flanke de la diversseva (arĥaisme: “diverslimfa”) E-poezia tradicio. Ĉi-rilate indas mencii la fakton ke, kvankam sur malsamaj kulturvojoj, multaj same anglalingvaj kiel hispanlingvaj poetoj de la 20a jarcento ribelis kontraŭ la rigora metriko de pli fruaj epokoj vaste uzante la t.n. liberan verson, novan en ambaŭ literaturaj tradicioj[8]. En Esperantujo tian rompon aŭ liberiĝon alportis ekzemple William Auld, Edwin de Kock kaj, plej abunde kaj profunde, Baldur Ragnarsson, se mencii la nomojn de tri gigantoj de nia literaturo[9].
Nu, ni revenu al niaj rusaj aŭtoroj: se, aldone al la rigidaj strofoj kun fiksaj (kvazaŭ)rimoj, oni konsideras ankaŭ la jam menciitan fonan melankolion, ne estas strange ke multaj poemoj sonas kiel tradukoj origine pensitaj, konceptitaj en alia lingvo (la rusa) – aŭ eĉ kiel pretervolaj pastiĉoj, ĉar, ju pli proksimas la aŭtoro al la nuno, des pli la versaĵoj impresas anakronisme. Specimenoj legeblas sur p. 41 (Samodaj), 69 (Lukjanec), 74 (Melnikov), 80 (Povorin, nome poeto naskiĝinta en 1962!), 105 (Ĉajka/Dadaev), 108 (Arosev; naskita en 1979!), 120 (Gudskov), 129 (Zlotnikova), 131 (Iljina), 132 (Jakovlev)… Pri ĉi lasta, ekzemple, malfacilus diveni ĉu temas pri originala poemo verkita en 1975 (‘stas tiel!) aŭ pri esperantigo de rusa poemo el 1823. Anstataŭe mi ja rekomendus legi Kun sopira koro, de la hispano Gustavo Adolfo Bécquer (1836-1870), en superba traduko de Fernando de Diego[10].
Mi konfesu ke, se mi malicus, mi verkus poemon pri Moskvaj sonoriloj kaj ĝia “moskva estetiko” kun jena komenco (laŭ fama verso de Auld en La infana raso): “Laŭ gonoriloj, la metrik’ necesas…”. Sed tion mi ne faros, verkinte jam plurajn poemojn parte aŭ tute pri ĉi temo en mia poemaro Koploj kaj filandroj[11].
Ĉe Giŝpling la modelo atingas sian limigitan perfektecon: la versoj sekvas unu la alian glate kaj flue, ĉiam en la poetikaj limoj de la klasikisma kadro. Temas pri bonaj poemoj, tamen eksmodaj aŭ, se paroli pli precize, laŭ la modo de la 19a jarcento – jen verŝajne kial la recenzo de Martinov malmencias lin.
Ankoraŭ pri Giŝpling: se ni legas la enhave senmankan unuan strofon de La lingvo de espero (p. 84):

Por kio versas mi en lingvo, kiun konas
apenaŭ dudek mil stranguloj en la mond’?
Kaj eĉ el tiu kvant’ nur tre malvasta rond’
la poezion ŝatas kaj bezonas.

… aŭ jenajn tri versojn el Voĉoj el paseo (p. 85):

Tamen restis mi viva. Mi nur legas kaj spektas
pri turmentoj de l’ homoj, kiuj nun resurektas
dank’ al povo de l’ Arto.

… aŭ la plastikan komencon de Zebro-pasejo (p. 89):

Striita estas mia voj’,
samkiel zebro,
alternas ĝojo kaj malĝoj’,
kaj lum’ – tenebro.

… ni rekonos elementojn de tio, kion Edwin de Kock nomis “mikrostilo” (alia nomo povus esti “ŝablonstilo”): “La mikrostilo estas ne individua sed ĝenerala por periodo aŭ fine eĉ tuta lingvo. Ĝi kvazaŭ prezentas minimuman standardon de kompetento, kun ioma tendenco al kliŝeco. Precipe, kaj ne nur, por la prozo ĝi havas grandan valoron. Sen ĝi lingvo apenaŭ povus taŭgi kiel esprimilo de matura romanarto, aŭ eĉ la bonaj eseoj. Aliflanke ĝi alportas ankaŭ certajn malavantaĝojn. La ĉefa estas, ke ĝi trofaciligas la produktadon de versoj. Pro tio, en Esperanto, svarmas la originaloj sensignifaj – por ne paroli pri la tradukoj – far entuziasmuloj kiuj neniam meritos la nomon de poeto. Sed ĉi tio ne tro gravas, krom kurtatempe konfuzi iujn legantojn, tiel ke ili ne ĉiam kapablas distingi inter straso kaj oro. Plej granda problemo, tamen, estas, ke eĉ bonaj poetoj (precipe kiam mankas la inspiro) ne malofte cedas al la tento fariĝi nuraj mikrostilistoj.” [12] Tion mi dirus provizore pri la onie ŝatata poezio de Giŝpling, al kiu mi iam revenos en recenzo de liaj poemaroj[13].
Naumov, mi konsentas kun Gudskov, estas alia afero. En la enigma Duone (p. 93) aŭ en Vi estas nur…(p. 97) eksonas aparta voĉo, kun novaj bildoj kaj versoj malŝablonaj. Similan aprezon meritas ankaŭ la poemo Ŝtoneto, de Arosev (p. 109).
En libro kun la jam menciitaj biblieskaj subtitoloj enestas pliaj pekoj kaj peketoj: oscediga metriko plur-amfibraka (p. 34) pensiganta min pri “tiuj bedaŭrindaj Maorioj, kondamnitaj de Clark al morto per oscedado: Cetere la laca spirito sopiras al nura ripozo…”[14]; jen versoj kaj eĉ tutaj poemoj ŝablonaj aŭ banalaj (Lukjanec, p. 67-70; Novikova, p. 71-73; Vysokovskij, p. 91-92; Ilutoviĉ, p. 102; Ĉajka/Dadaev, p. 106; Arosev, p. 108; Motylova, p. 133; Soljakova/Barabaŝka, p. 135); jen pecoj rebuse stumblaj (Arosev, p. 107; Ĥmelinskij, p. 123), kiuj same nur balastas la kolekton.
Konklude: kial mi titolis ĉi recenzon Malpretertempe? Tial ke la poetoj, anstataŭ antaŭeniri, progresi aŭ evolui rilate al la estetiko de sia tempo, restas ankritaj sur la madalaj[15] akvoj de klasikismo, lasante ke la tempo fluu preter ili.
Ĉiel ajn, kaj kvankam mi ne kundividas la entuziasmon de Ragnarsson, ĉi volumo prezentas interesan materialon, certe utilan por kompletigo de la rusa parto de nova eldono de EA, kaj krome havindan por interesiĝantoj pri nia originala poezio.

1 Unua versio de ĉi recenzo publikiĝis en Beletra Almanako 8, junio 2010, p. 133-140. Krom unu aŭ du modifetoj, ĉiu enhava aldono por la nuna versio aperas kiel noto, kun ennota cifero inter rektaj krampoj (kiel ĉi-note).
2 Alphonse de Lamartine (1790-1869).
3 Valore, sed ĉu vere ‘skolo’?, en Literatura Foiro, jaro 39, februaro 2008, n-ro 231, p. 39-40.
4 William Auld (red.): Esperanta Antologio. Poemoj 1887-1981. 2a eld., rev. kaj kompl., Rotterdam, Universala Esperanto-Asocio, 1984, 887 p.
5 vladimiro (analoge al “aleksandro”): kvarversa strofo uzita en la traduko de La bapto de caro Vladimir far Tomáš Pumpr, en la originalaj poemoj Al unu el la poetofratoj kaj Letero al "La Vagabondo" de respektive Baghy kaj Kalocsay, kaj en miaj poemoj Al nekonata malamiko kaj Feliĉan LKK-naskalon! (en Celakantoj, eld. Bero, 2004). Interesa koincido: la individua nomo de Samodaj estas ja Vladimir!
6 Eksterordinara superrigardo pri kultura fenomeno en nia kulturo, en Esperanto 1209, dec. 2007, p. 252.
7 Kontraste, japanaj E-poetoj adaptis la formojn hajko, tankao ktp al la E-literatura tradicio: dum japanlingvaj hajkoj kaj tankaoj ne havas rimojn, esperantaj kutime jes.
8 Martin J. Duffell, The liberated line: versifying in the twentieth century (La liberiĝinta linio: versado en la dudeka jarcento), Hispanic Research Journal, 10, 2, apr. 2009, p. 157-173.
9 El ĉi vidpunkto oni povus aldoni pliajn poetojn, i.a. Victor Sadler, Aldo de’ Giorgi, Mauro Nervi, Miguel Fernández, Gonçalo Neves, István Ertl, Mao Zifu…
10 Hispana Esperanto[-]Federacio, Zaragoza, 1972.
11 Ekzemple: koploj 23 (Se skolo pendas…) kaj 29 (De parnasaj rimoj…); Disonanco; Arto poetika; arto poezia; En vespera horo.
12 Edwin de Kock, La poeto William Auld, en En barko senpilota, Edistudio, Pizo, 1987, p. 40-45.
[13] Post la unua publikiĝo de tiu ĉi teksto, aperis mia recenzo Tiam ĉi tiam pri 4 poemaroj de Giŝpling (El sisma zono, Eola harpo, Tie ĉi tie, Vespere) en Beletra Almanako 9, oktobro 2010, p. 52-58.
14 Gaston Waringhien, Skizo de Esperanta Metriko, en Parnasa gvidlibro, 3a eld., Edistudio, Pizo, 1984, p. 19.
15 madala: neprofunda.

pri "madala"

madala: neprofunda (uzita de Arthur Dawson Foote en tankao legebla en Esperanta Antologio. Poemoj 1887-1957, red. William Auld, 1a eld., La Laguna, J. Régulo, 1958, 640 p., p. 466 (p. 460 de la 2a eld.).