“Tra malhelo ĝojiga sunradia stri’…”

ElkoreKlara Ilutoviĉ
Elkore. Poemaro
Moskvo: Impeto, 2012
ISBN 978-7161-0238-5

Recenzo de Svetlana Konjaŝova

Pri konkurso de literaturaj recenzoj mi eksciis el LG N160/12. Mi neniam skribis recenzon, sed volas diri kelkajn bonajn vortojn pri poemaro “Elkore” de Klara Ilutoviĉ, aperinta ĉe “Impeto” en 2012. Antaŭnelonge mi preskaŭ samtempe tralegis tri virinajn poemarojn: unu el ili – “Elkore” de Klara Ilutoviĉ, du aliaj – “Vagante tra la mondo maltrankvila” de Nadija Hordienko-Andrianova, HEA, Budapeŝt, 1987 kaj “Elektitaj versaĵoj” de Mari Under, eldono de EA de Estonio en Tallinn, 1929, kaj mi ekvidis kiom multe da komunaj trajtoj havas la libroj, ekz.: virina rigardo al la mondo, trapenetreco kaj… tristo.

“Ho, Poezio,
Id’ de l’ emocioj,
La homa sorĉa, hela fantazio!” (N. H.-A.)

La titolo mem “Elkore” jam akordas kun verslinioj de Mari Under: “…tiuj kantoj estas la plej belaj, plej sanktaj, sent-abundaj kaj elkoraj…” (“Soneto”). Poemoj de Klara Ilutoviĉ estas rave belegaj, tristaj, sed helaj kaj kortuŝaj.

La poemaron malfermas ciklo de poemoj pri Esperanto “Vivu la verda stel’”. “Kion diri?” (poemo el la ciklo). Nur citi: “Esperanto – mia plifeliĉigilo!” (“Al Esperanto”).

Temo “Tempo” estas ĉiam altiranta atenton, ĉiu poetino uzis la temon. Tempo ĉe K. Ilutoviĉ:
“Horoj iras, tagoj kuras, jaroj flugas
Ĉiam for, nehaltigeble, sen kompat’”.
(Poemo “Tempo” el la dua ciklo “Eĉ ne sonĝis nia saĝular’”)

Tralegitaĵo asociiĝas kun aliaj verslinioj:
“Kaj ĉi minutoj de l’ kontakt’ intima kun naturo
ja povos ripetiĝi plu neniam en futuro,
ĉar forflugadas ĉiuj tagoj ondsimile,
senĉese, senrevene kaj por ĉiam…”
Aŭ:
“Kaj tiel preterpasas jar’ post jaro, -
neeltenebla estas kalendaro:
ĉu oni povas ja eviti sian faton,
kiu neniam konas la kompaton?”
(Nadija Hordienko-Andrianova)

Tempo de Mari Under:
“Horo-birdoj, etaj minut-papilioj, haltu do, volus
Vin bridi animo!
Sed brilas ankoraŭ la suno tagmeza,
Kaŝas vesperon grizan malproksimo”.
(Palmodimanĉo”).

La Homo ĉiam sentas kiel forkuras tempo. La Homo ĉiam profundiĝas en pensadon pri Vivo: “Kiel kurta estas longa homa viv’!”, “La kruela, sed belega viv’’ (K. Ilutoviĉ). La poetino kreis ciklon de poemoj “Mi vin amas, ho viv’”. Poemo “Malfacilaĵoj” estas el ĉi tiu ciklo:
“Iu hom’ ne havas miajn vundojn,
Sed li certe la aliajn havas”.
Iam tralegitaj frazoj ofte restas en la memoro, ekz.: “Okuloj estas malfermitaj vundoj, tiom sensaj, ke povas reagi al ĉiu lumnuanco, al ĉiu koloro… Ĉi tio estas vundoj, devigantaj nin akcepti objektivan realon de ekstera mondo”. (el r.l.)*. Virinaj okuloj estas pli sensaj:
“La belo estas sendefenda
Simile al burĝon’ de flor’,
Al helpopeta voĉo plenda
Kaj al vundita homa kor’…”
(K.Ilutoviĉ “Ne detruu!” el ciklo “La natur’ ne havas misveteron”).

Filozofia demando “Kiu estas libera?” (poemo de K.Ilutoviĉ):
“”Sed en kiu signifo do vera
Estu tamen uzata la vorto?”
La memoro subdiras la frazon: “…homo neniam estas kapabla antaŭscii ĉiujn cirkonstancojn kaj kaŭzojn, kiuj poste povos influi tion, kion li malvastrigarde kutimas nomi sia libera volo” (“Akbar” de P.A.S. van Limburg Browner. Internacia Cseh-Instituto de Esperanto. Den Haag, Nederlando,1936).

Belegaj verslinioj:
“Ni faras multe da eraroj:
Ni vivas ja unuafoje!”
(Poemo “Eraroj” el ciklo “Nur se paco regos inter ni”)

Asocio per si mem aperas kun verslinioj de R. Roĵdestvenskij:
“Ion mi faris ne tiel,
Pardonu min,
Vivis mi unuafoje
Sur tiu ĉi Tero” (el r.l. laumemore).

Sed okuloj povas esti ne nur “malfermitaj vundoj”, ili povas esti admirantaj:
“Sed mi aŭdas la grandan muzikon
Kaj rigardas pentraĵojn altirajn.
Iuj prenas obstinan penikon
Por haltigi impresojn admirajn”.
(K.Ilutoviĉ “Al pesimistoj” el ciklo “Mi vin amas, ho viv’”)

Ankau “naturo” estas nepra temo por fajnaj poemoj:
“Faris rondiron mi en la vivo, - sed gvidis vi
Ree al vi min, naturo!”
(Mari Under)

“Mi ensorbadis mildajn voĉojn de l’Naturo
Per la okuloj larĝe malfermitaj,
Admiris la sorĉaĵojn primaverajn…”
(N. Hordienko-Andrianova)

“Nubego rampas laŭ ĉielo
Kaj densas ĉiam pli kaj pli
Sed ekbriletis tra malhelo
Ĝojiga sunrada stri’…”
(Poemo “Nubego kaj sunradio” de K.Ilutoviĉ).

Koro de Klara Ilutoviĉ melankolias (ciklo “Mi amis vin”), la koro ĝojas (ciklo “Kiel belas jena mond’!”), la koro tuj reagas al trapasantaj eventoj kaj naskiĝas belega poezio. La poemaro “Elkore” de Klara Ilutoviĉ estas atentiganta pri si kaj traleginda libro. Legu poeziaĵojn! Klara Ilutoviĉ mem kiel ŝia “Nokta fajreto” (mia ŝatata poemo el la poemaro “Elkore”) radias lumon, lumon de ŝia riĉa animo.

Cititaj ruslingvaĵoj:
«Глаза – открытые раны, настолько чувствительные, что могут реагировать на любой оттенок света, на всякий цвет… Это раны, заставляющие нас принять объективную реальность внешнего мира». – Энциклопедия герметической философии. Старшие арканы Таро». СПб: Алтейя, 1997. (Enciklopedio de hermetika filizofio. Superaj arkanoj de Taroko. Sankt-Peterburg: Altejja, 1997.)

«Что-то я делал не так,
Извините,
Жил я впервые на этой земле».
(Р. Рождественский)