La loĝata insulo de Arkadij kaj Boris Strugackij

La loĝata insulo de Arkadij kaj Boris Strugackij, skribita en 1968, esperanta tradukaĵo de Mikaelo Bronŝtejn eldonita de «Impeto» en la 2004-a jaro.

Elektis mi tiun libron ĉar tre plaĉas al mi legi sciencfikciajn romanojn. Multe da ili estas en la katalogo de Impeto, kaj preskaŭ ĉiuj estis verkitaj de la fratoj Strugackij el Rusio, kiujn mi ne konis antaŭe. Mi elektis unu el la plej grandaj, kaj inter ili, unu el la plej malnovaj, por bone kompreni la universon de la verkistoj.
Tuj komenciĝas la aventuro, kiam la heroo, Maksim, rajtas surteriĝi ĉe nekonata planedo. Post kelkaj paŝoj eksteren, eksplodas lia ŝipo kaj li restas sola en nekonata mondo. Li ne scias kion li trovos en ĝi, kaj kiam li renkontas homojn, li ne povas paroli kun ili, ne parolante la saman lingvon.
Komenciĝas la rakonto, kiu ne ĉiam estas facila por kompreni ĝin. Ne Esperanto estas malfacila, sed necesas imagi la mondon per la okuloj de la heroo, sen paroloj, sen io ajn por helpi: mi trovis iomete malfacila la unuan parton.
Mi komence havis la senton, ke la rakonto kuris antaŭen, por malkovri ĉiam novajn homojn, kutimojn k.t.p., sed mi eraris, la romano estas bone konstruita kaj la bukon bukas finfine.
Tre bonaj aĵoj estas en ĉi tiu romano. Ĝi ne estas tre precize pri scienco, ĝi similas pli al aventura romano, aŭ, eble, al ludo de administrado fojfoje! Ĝi prezentas tre impresajn scenojn, kvankam troviĝas ankaŭ tro longaj pasaĝoj en ĝi. Tiu, kiu ne vere plaĉis al mi, estas la heroo: pli forta, pli lerta, pli sperta, pli ĉio ol la aliaj, li estas kvazaŭ superhomo. Tio strangas, ĉar aliaj personoj el la romano povas esti pli subtilaj. Ekzemple, la psikologio de la homamaso estas bone studita kaj bone imagita - kaj en la medio de ĉio, verdire!
Mi malkovris en ĉi tiu romano multe da imagpovo. Eble ĝi ne estas tre moderna: oni perceptas bone la pezon de la jaroj en la stilo, ĉar ĝi estis skribita antaux 44 jaroj... Sed riĉaj estas la pensoj, originalaj kaj lerte rakontitaj. «La loĝata insulo» donis al mi deziron legi la aliajn romanojn de la fratoj Strugackij.

Leonez